Karaj aliĝintoj,
kelkaj el inter vi ne indikis en la aliĝiloj datojn de via alveno kaj forveturo. Bonvolu fari tion, sendinte mesaĝon al mamuto@rambler.ru
Se vi volas esti renkontitaj ĉetrajne dum via veno al Tiĥvin, bonvolu informi nin pri via alventempo, numero de la trajno kaj vagono. Ni renkontos vin kaj per aŭto veturigos al TEMejo.