Estis anoncitaj tri eblecoj por tuttaga ekskurso
- Deziron ekskursi al Vologda esprimis 4 aliĝintoj. Nesufiĉa kvanto por formi grupon, pro tio ni ne antaŭvidos tiun ekskurson. La dezirintoj ekskursi al Vologda povas aliĝi al iu el du restintaj ekskursoj.
- Ekskurso al Velikij Novgorod okazos. Dume aliĝis 16 dezirantoj. Kondiĉoj: por grupo ĝis 20 personoj aŭ iom pli la ekskurso kostos 4000 rub por presono. En la prezon inkluzivita: busvojaĝo Tiĥvin-Novgorod kaj reen, gvidanto, ekskurso en «bojara» stilo, tagmanĝo. Se la grupo atingos kvanton 30 pers. , la prezo reduktiĝos ĝis 3500 rub.
- Ekskurso al Staraja Ladoga. Dume aliĝis 14 personoj. Prezo de la ekskurso por grupo ĝis 30 personoj — 3300 rub, pensiuloj — 3000 rub. Por grupo ekde 30 personoj — 2700 rub, por pensiuloj — 2500 rub. En la prezo: transporto el Tiĥvin kaj reen, gvidanto, ekskurso, tagmanĝo.