E-renkontoj

Amasaj aranĝoj por esperantistoj en Tiĥvin

Tiĥvina Esperanto-klubo havas konsiderindan sperton pri organizo de amasaj E-aranĝoj.

La unua el tiuj, Somera Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-18) okazis en 1976.  En la apudurban arbaron venis ĉ. 300 gejunuloj el la tuta Sovetio — de Kamĉatko ĝis Baltio.

La sekvan SEJT-on Tiĥvin akceptis nur en 1999 kun ĉ. 270 partoprenintoj.

Poste venis pli aktivaj jaroj. En 2004 sukcese pasis Rusiaj Esperanto-Tagoj, kiujn salutis dum la solena malfermo la urbestro mem. En printempo 2007 ni akceptis la renkontiĝon EOLA (Esperanto – lingvo arta). Ĝi okazis en la gastama sporta bazejo ĉe la lago, kiun oni nomas Carina Lago (Царицыно озеро).

Ekde tiam la loko iĝis  ejo por nova somera renkontiĝo – Tiĥvinaj Esperanto-metiejoj (TEMoj), kiu vole-nevole iĝis tradicia, organizata ĉiun kvinan jaron. TEMoj kun varia kaj bunta programo sukcese pasis en 2009, 2014 kaj 2019.

Ni, la organizantoj, esperas, ke ankaŭ la programo de TEMoj-2024 enhavos aron da interesaj klerigaj, sportaj kaj artaj programeroj. Tio tamen pleje dependas de viaj aktiveco, karaj aliĝantoj. Ne hezitu proponi prelegojn, konkursojn, artnumerojn k.t.p. – ĉion, kion vi scipovas prezenti, ĉion, kio viaopinie kaptos atenton de la partoprenonontoj. Niavice, ni faros ĉion eblan por provizi vin per bezonataj teknikaĵoj k.a. Nur per kuna agado ni faros TEMojn-2024 neforgeseblaj.

Bonvenon al Tiĥvin!