Informilo-2

Tiĥvinaj

        Esperanto

                      Metiejoj –

                                      2024

Informilo 2

Tiĥvina Esperanto-klubo informas, ke la tradiciaj Metiejoj (TEM-oj) okazos ekde la 13-a ĝis la 21-a de julio 2024 en la tradicia loko – sporta bazejo apud Caricino Ozero, 5 km for de Tiĥvin.

En la programo estas nepre antaŭvidataj: matena gimnastiko, matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo. Krom tiuj nepraĵoj la programo enhavos la Tagojn de alveno, de poezio, de artoj, de Tiĥvin, de ekskursoj, de muziko, de sano, kaj, bedaŭrinde, de adiaŭo. Ĉiutage, krom la ekskursa kaj adiaŭa okazos diversnivelaj ligvaj kursoj kaj tradukista seminario.

Laŭ la stato por 20.05.2024 al TEMoj aliĝis 56 personoj el 24 urboj de Rusio kaj el Ustj-Kamenogorsk, Kazaĥio. Ni danke  atendas ĉiujn aliĝintojn kaj faras ĉion eblan por ke la vizito al Tiĥvin estu interesa kaj memorinda.

Ne ĉiuj aliĝintoj bone plenigis la aliĝilojn. Pro tio ni, la organizantoj petas vin respondi al jenaj demandoj:

  1. Ĉu vi jam scias daton, tempon kaj rimedon de via alveno? Kiam vi scios tion, bonvolu informi nin. Ĉiujn informintojn ni renkontos ĉe la alveno kaj veturigos per aŭto al la TEM-ejo.
  2. Ĉu vi jam scias daton kaj direkton de via foriro post TEMoj? Se vi planas iri al Sankt-Peterburgo la 21-an de julio, bonvolu informi nin. Se sin anoncos pli ol deko da dezirantoj, ni mendos specialan buson por komuna vojaĝo.
  3. Ĉu hazarde aŭ intence vi forgesis mencii, kion vi preparas por la programo? Se hazarde, vi povas korekti vian forgesemon. Por interesaj proponoj ni nepre trovos lokon en la programo.
  4. Ĉu vi ŝatas legi? En la TEMejo regule funkcios la Libroservo kiu proponos al vi aron da interesaj libroj. Krom tio, Mikaelo Bronŝtejn proponas antaŭmendi siajn aŭtorajn aŭ tradukajn librojn pere de la aktualigita Katalogo, kiu estas en la paĝaro de TEM-oj. Ĉe antaŭmendo ekde 3 libroj (samtitolaj aŭ diversaj) la mendintoj ricevos 10% -an rabaton.

Via aliĝo ekvalidas post pago de la aliĝkotizo. Pagu, ĝironte la sumon al la telefonnumero ligita al Sber de Belov Aleksandr Viktoroviĉ: +7 921 317 43 03.  Loĝadon, manĝadon kaj ekskursojn vi pripagos surloke, ĉe via veno.  Partatempa partopreno eblas.

Demandojn adresu al Mikaelo Bronŝtejn en Telegram, VK, retpoŝte: mamuto@rambler.ru aŭ telefone:+7 921 346 82 45

Kotizoj kaj prezoj :

CeloKarakterizoPrezo, rub.
AliĝkotizoGejunuloj (ĝis 25 j.)400
Plenaĝuloj (25 – 60 j.)800
Pensiuloj (post 60 j.)300
Infanoj ĝis 16 j.0
Manĝado3-foje dum tagomatena -200, t-500, v-300
Loĝejoj (1 persono por 1 tagnokto)2-lita kun duŝejo+necesejo1500
4-litaj (duŝejo kaj necesejo en koridoro)900
5-6-litaj (duŝejo kaj necesejo en koridoro)700
Propra tendo (uzo de duŝejo/necesejo)300

Memstare atingi TEM-ejon el la urbo vi povas per la buso N-ro 155 Tihvin – Caricino Ozero. Vidu la horaron, publikigitan aparte.

ĜIS BALDAŬ!!!

Related Post