Aperis ebleco dum TEMoj loĝi en la dua etaĝo de apuda 5-etaĝa konstruaĵo (komunloĝejo, 100 metroj for de la TEMejo). Estas kelkaj ĉambroj sen komfortaĵoj — duŝejoj kaj necesejoj en koridoro. Ĉio estas pura kaj ordigita. Eblas loĝi po du personoj en ĉambro kontraŭ 600 rub/tago por persono. Dezirantoj indiku en la aliĝilo: komunloĝejo.