Tiĥvina Esperanto-klubo informas, ke la tradiciaj Metiejoj (TEM-oj) okazos ekde la 13-a ĝis
la 21-a de julio 2024 en la tradicia loko – sporta bazejo apud Caricino Ozero, 5 km for de
Tiĥvin.
Ankaŭ la metiejoj funkcios plejparte tradiciaj: movada, lingva, tradukista, sporta, kanta, fota,
diboĉa … netradiciaj akcepteblas — proponu.
Okazos ekskursoj, koncertoj, naĝadoj tagaj-noktaj kaj aliaj umadoj sen fumado.Proponatas
kelktaga antaŭTEMa ekskurso al Arĥangelsk kaj dumTEMaj tuttagaj ekskursoj al Velikij
Novgorod, Vologda kaj Staraja Ladoga ĉio ĉi okazos depende de la kvanto de dezirantoj.
Funkcios kafejeto, librobutiko, ludejo kaj arbaro kun diversaj beroj. La vetero… ni esperu,
ke ĝi estos konvena por ĝui kaj la naturon, kaj la amikan etoson.
Retejo de TEMoj-2024 funkcios ekde la 1-a de februaro 2024 kun reta aliĝilo.
La aliĝo ekvalidas post pago de la aliĝkotizo. Pagu, ĝironte la sumon al la telefonnumero ligita
al Sber de Belov Aleksandr Viktoroviĉ: +7 921 317 43 03. Loĝadon kaj manĝadon vi pripagos
surloke, ĉe via veno. Partatempa partopreno eblas.
Demandojn adresu al Mikaelo Bronŝtejn en Telegram, VK, retpoŝte: mamuto@rambler.ru aŭ
telefone:+7 921 346 82 45
Celo | Karakterizo | Prezo, rub. |
Aliĝkotizo | Gejunuloj (ĝis 25 j.) | 400 |
Plenaĝuloj (25 – 60 j.) | 800 | |
Pensiuloj (post 60 j.) | 300 | |
Infanoj ĝis 16 j. | 0 | |
Manĝado | 3-foje dum tago | matena -200, t-500, v-300 |
Loĝejoj (1 persono por 1 tagnokto) | 2-lita kun duŝejo+necesejo | 1500 |
4-litaj (duŝejo kaj necesejo en koridoro) | 900 | |
5-6-litaj (duŝejo kaj necesejo en koridoro) | 700 | |
Propra tendo (uzo de duŝejo/necesejo) | 300 |
Rim.:
1. Disponeblas nur 6 loĝejoj kun duŝejo kaj necesejo ene. Ŝatantoj de komforto povas lui loĝejojn en hoteloj de la urbo; Inter la urbo kaj la bazejo regule cirkulas buso N-ro 155. La horaro aperos en la Dua informilo, sendota al la aliĝintoj.
2. Al aktivaj partoprenantoj de la programo la aliĝkotizo estos repagita. Antaŭvidatas ankaŭ aliaj subtenrimedoj por aktivaj partoprenantoj – depende de aktiveco de niaj sponsoroj.